Persone
Текст песни Bluso En Rubuj'

Добавьте этот текст песни в ваш персональный список песен.

Текст песни Persone - Bluso En Rubuj'

Mi venas hejmen post la laboro
eniras tra la pordo de la logej'
Ekvidas la kaoson kaj la malpuron
kaj flaras la odoron, stinkegas plej
Mi ja bezonas ordigi, devus purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Pro nura pigro kaj pro malemo
mi faras ja nenion, min mankas vol'
Ec la polvosucilo en la angulo
gi estas mem kovrita per polvtavol'
Kaj mi bezonas ordigi, devas purigi tuj
Sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Ciuj miaj vestoj malpuras ege
mi havas ec ne unu por kovri min
Mi trovas jam nenion kion mi sercas
mi kusas sur la lito pro malinklin'
Jam vere urgas ordigi, nepras purigi tuj
sed mi nur prenas la gitaron kaj faras bluson en rubuj'

Mi volas la gitaron por fari bluson
pri mia amsopiro kaj mia plor'
Mi sercas sub la lito, en la fridujo
mi sercas surtegmente, gi estas for
Kaj nun mi volas ordigi, kuras purigi tuj
car mi devas trovi la gitaron por fari bluson en rubuj'
Se mi nur trovos la gitaron mi faros bluson pri rubuj'

Поиск текстов

Ваш личный список песен:

Для быстрого перехода к нужной песне вы можете добавлять в этот список любые тексты песен. Данный список автоматически сохраняется на вашем компьютере.