Persone
Текст песни En La Spegulo

Добавьте этот текст песни в ваш персональный список песен.

Текст песни Persone - En La Spegulo

Amiko mia lacas, sed sekretas la kial'
Li ploras dum la nokto, cerbumas dum la tag'
Li tenas la rideton ciutage en labor'
Kaj diras al neniu pri la sent' en sia kor'

Sed en la dormocambro rigardante al spegul'
Li vidas la profundon de la tim' en la okul'

--Refreno--
Helpu min, mi volas for de tiu sento
Vidu min, mi staras sola tie ci
Respondu min, cu iam venos la momento
kiam mi vidas la bluan cielon super mi

Li sidas en silento, apud li senhoma seg'
Li rigardas trafenestre al la falanta neg'
La vivo ne sangigas, gi persiste iras plu
Ondante tra la tempo kun impet' en sia flu'

Sed iam li ec kredis, ke li venis al la fin'
Kiam ploris li felice en la brakoj de knabin'

* * *

Li kuras sur la stratoj lumigataj de la lun'
La pensoj cirkauflugas kiel pigoj en autun'
Cu devas mi mensogi au rakonti pri la ver'
Cu mi agu lau la sentoj, cu mi fajfu pri fier'

Sed kion ajn mi faras, tamen samas la efik'
Ke ciukaze faros mi malbonon al amik'

--Refreno--
Helpu min...

Поиск текстов

Ваш личный список песен:

Для быстрого перехода к нужной песне вы можете добавлять в этот список любые тексты песен. Данный список автоматически сохраняется на вашем компьютере.