Добавьте этот текст песни в ваш персональный список песен.
Mi iris en la centron por vidi
kio okazas en la metropolo
Sur la placo estis granda koncerto
homoj dancis, estis gaja folo
La lumo sur la akvo, la homoj en la strat'
Mi iras autobuse, mi iras per boat'
Mi iris en la oldan urbon
En kafejo sidis amikaro
Kaj iu demandis al ciuj
cu ni iru nagi en la maro
Ni mangas glaciajojn, diskutas pri muzik'
Ludigas la gitaro kaj la busharmonik'
Bela kiel stelo, hela kiel tag'
La urbo de festego, de amo kaj vagad'
Jes, vi estas bela, kiel plej bela knabin'
Stokholmo, mi amas vin
Mi iris sur la stratoj dum nokto
La varma vento kiel kareso
Same svarmis homoj kiel dum tago
Stratartisto ludis kun sukceso
Plej belaj en la mondo la inoj tie ci
Meze de amikoj, mirinda vivmedi'
Для быстрого перехода к нужной песне вы можете добавлять в этот список любые тексты песен. Данный список автоматически сохраняется на вашем компьютере.